Naturrezervejo Drak-Rokejo
Naturrezervejo Drak-Rokejo | ||
---|---|---|
naturrezervejo [+] | ||
Koordinatoj | 32° 45′ 0″ S, 119° 2′ 13″ O (mapo)-32.75119.037Koordinatoj: 32° 45′ 0″ S, 119° 2′ 13″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 321,95 km² (32 195 ha) [+] | |
Areo | 322 km² (32 200 ha) | |
Naturrezervejo Drak-Rokejo | ||
Naturrezervejo Drak-Rokejo (angle Dragon Rocks) estas 322 km² naturrezervejo sudoriente de la regiono Wheatbelt de Okcidenta Aŭstralio, je ĉirkaŭ 310 km oriente-sudoriente de Perto. Ĝi estas ĉirkaŭata de farma tereno. Ĝi estas listita en la ŝtata registro de areoj gravaj por raraj specioj de plantoj kaj animaloj.[1]
Flaŭro kaj faŭno
[redakti | redakti fonton]Tiu rezervejo enhavas 28 diferencajn vegetalajn asociojn, kiaj makisoj, arbaroj, malioj kaj kwongan. La granda nombro de plantokomunumoj formas kompleksan mozaikon karakteran de la tritikarea vegetaĵaro. Ĝis 16 plantoj, inklude 13 eŭkaliptoj, estas endemiaj ĉu de la tritikarea regiono (Wheatbelt) aŭ de Okcidenta Aŭstralio. La rara Grevillea involucrata troviĝas en la rezervejo.[1]
Tiu rezervejo estis identigita kiel Grava Birda Areo ĉar ĝi eltenas populaciojn de la endanĝerita Larĝbeka nigra kakatuo, Ocela nestamasulo, Flavvanga platicerko, Blubrusta maluro, Purpurbuŝa likenostomo kaj aliaj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- IBA: Dragon Rocks. Birdata. Birds Australia. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2011-06-18 .
- Dragon Rocks Nature Reserve. Australian Heritage Database. Department of Sustainability, Environment, Water, Population and Communities. Alirita 2011-06-18 .
32° 45′ 00″ S 119° 02′ 15″ O / 32.75000 °S, 119.03750 °O (mapo)